Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

250 793 artikoloj en Esperanto
359 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)

  • Helpo
  • Kategorioj
  • Demandoj
  • Regularo
  • Portaloj

Arto Biografioj Filozofio Geografio Historio Matematiko Scienco Socio Teknologio


Artikolo de la semajno Enkonduko
Fasado de la sinagogo de Worms ĉe la historia sinagoga placo. Maldekstre videblas parto de la domo "Haus zur Sonne", la eksa socia centro de la juda komunumo.

La Sinagogo de Worms estas inter la plej malnovaj sinagogoj en Germanio, La en 1034 per ampleksa donaco unuafoje konstruita preĝejo en sia historio plurfoje estis neniigita kaj rekonstruita. Ĝi nun servas kiel preĝejo al la en Worms vivantaj membroj de la juda komunumo de Majenco (Mainz) kaj samtempe estas grava turisma vidindaĵo de la urbo, ofte vizitata kune kun la historia juda tombejo Heiliger Sand, kiu nun estas la plej aĝa restinta juda tombejo de Eŭropo, kun plej malnova konservita tomboŝtono el la jaro 1058.

Juda komunumo en Worms probable ekestis en la 10-a jarcento. La unuan sinagogon de Worms en 1034 financis la juda paro Jakob ben David kaj ties edzino Rahel. En la urba kvartalo de la sinagogo, protektita fare de la nordorienta parto de la urba remparo, ekde la dua fino de la 10-a jarcento en tipaj pluretaĝaj domoj loĝis precipe judoj, kies publika vivo koncentriĝis en la sinagogo kaj sur la sinagoga placo. Tiu unua sinagoga konstruaĵo komence de la germana Krucmilito de 1096 kaj en la Dua Krucmilito de 1146 estis damaĝita fare de "ekzercantaj" kruc-kavaliroj. Jam tiu unua sinagogo havis internacie renoman talmudan lernejon, ĝenerale hebree nomata ישיבה, do Jeŝivo, kies ekzakta loko tamen ne plu dedukteblas. Plej fama studento de tiu talmuda lernejo estis rabeno Salomon ben Isaak el la francia urbo Troyes, kiu pli poste iĝis unu el la plej renomaj kleruloj de eŭropa judismo. Nova sinagogo en 1174/75 konstruiĝis en la romanika stilo de la skulptistaj metiistoj konstruantaj ankaŭ la kristanan katedralon de Worms. La kapiteloj estas inter la plej belaj de la tiel nomata romanika "stilo de Worms kaj Strasburgo". En 1185 kaj 1186 sudokcidente de la vira sinagogo estis konstruita subtera mikveo, do rita juda banejo. En 1624 okazis la lasta ampleksigo de la sinagoggo: norde alkonstruiĝis antaŭkonstruaĵo, kaj okcidente aldoniĝis nova talmuda lernejo, loke baptita "Raŝi-kapelo". Dum la pogromoj de 1349 kaj 1615 la sinagogo forte damaĝiĝis. En ambaŭ pogromoj la tegmentaj kupoloj estis detruitaj, kaj la flankaj muroj parte neniigitaj. En la rekonstruo de 1355 oni elektis gotikajn formojn por la fenestroj kaj la tegmentaj kupoloj. Kompareble fortaj estis la damaĝoj post la urba incendio de 1689 dum la milito de la ligo de Augsburg respektive milito de palatinata sukcedo. La konstruaĵoj nur ĉirkaŭ la jaro 1700 povis esti rekonstruigitaj, kaj la interno adaptiĝis al la epoka stilo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Aristotelo - Anarkiismo - Baltrum

Proponu!Elstaraj artikoloj: 290Legindaj artikoloj: 208

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Manlibro pri Vikipedio • Komunuma portalo • Konsiletoj • Fejsbuka paĝo

Esperanto kaj Libera Scio
Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno

Libro de Ritoj, unu el la gravaj verkoj de Konfuceismo

Aldonu la venontan bildon • Indekso • Elstaraj bildoj en la Komunejo

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Voĉdonu por la venonta kunlaboraĵo… • redakti

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
La Moskva patriarko Cirilo la 1-a.
17-a de oktobro
15-a de oktobro
11-a de oktobro
5-a de oktobro
Arkivoj por oktobroseptembroaŭgustojulioredakti



Novaj artikoloj • Pliaj faktoj el artikoloj…

Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo

Interkonaj retoj - Kontaktoj - Helpo - Statistikoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.