Ukrainio

UkrainioUkrainujo (ukraine Україна) estas ŝtato en Orienta Eŭropo. Sude ĝi estas lavata de la Nigra kaj Azova maroj. Oriente, nord-oriente kaj ĝi limas Rusion, norde — Belorusion, okcidente — Pollandon, Slovakion kaj Hungarion, sud-okcidente Ukrainio limas Rumanion kaj Moldavion. La marajn limojn Ukrainio ankaŭ kun Rusio kaj Rumanio. La suma longo de la ŝtat-limoj de Ukrainio estas 6992 km (inter ili 5637 formas la surteran limon, 1056,5 — la limon sur la Nigra Maro, 249,5 — sur la Azova Maro kaj 49 km).

Україна
Ukrainio

Flago de Ukrainio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ще не вмерла України ні слава, ні воля
Nacia devizo: Слава Україні! Героям слава!
(Gloro al Ukrainio! Gloro al herooj!)

Ukrainio en malhelverda sur la mapo de Eŭropo kun pridisputita teritorio en helverda
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kievo (koordinatoj: 50°27′N 30°30′E (mapo) )
Oficiala(j) lingvo(j) ukraina lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) la ukraina (oficiala), la rusa, la krime-tatara, la pola ka.
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo, katolikismo, islamo (en Krimeo)
Areo
% de akvo
603 700 km²
7 %
Loĝantaro 46.294.180 (1.08.2007)
Loĝdenso 76,9 loĝ./km²
Horzono UTC+02:00
Interreta domajno ua
Landokodo UA
Telefona kodo 380
Plej alta punkto Hoverla
Plej malalta punkto Kuyalnik Estuary
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Volodimir Zelenskij
Ĉefministro Volodimir Hrojsman
Nacia tago la 24-a de aŭgusto
Sendependiĝo la 24-an de aŭgusto 1991 (disde Sovetunio)
Ekonomio
Valuto ukrainia hrivno (UAH)
MEP laŭ 2005
– suma $355,8 mlrd
– pokapa $7.832
Esperanto-movado
Landa E-asocio UkrEA

La teritorio de Ukrainio etendiĝas je 1316 km de okcidento al oriento kaj je 893 km de nordo al sudo. La lando troviĝas proksimume inter 52°20' kaj 44°20' de la norda latitudo kaj inter 22°05' kaj 41°15' de la orienta longitudo. La plej norda punkto de Ukrainio troviĝas en la vilaĝo Petrivka de la Ĉernigiva provinco, la plej okcidenta punkto estas la urbo Ĉopo (en Transkarpata provinco), la plej orienta punkto estas la vilaĝo Ĉervona Zirka de la Luganska provinco. La areo de Ukrainio estas 603.628 km — tio estas ĉirkaŭ 5,7 % de la tuta teritorio de Eŭropo; tiel Ukrainio estas la plej granda lando, plene situanta en Eŭropo.

En Ukrainio loĝas ĉirkaŭ 46,3 milionoj da homoj. La ĉefurbo estas la urbo Kievo. La ŝtata lingvo estas la ukraina, la dua granda kaj grava lingvo estas la rusa por multegaj loĝantoj de la lando. Ukrainio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1945. La ĉefa ŝtata festo — la Tago de Sendependeco — estas festata la 24an de aŭgusto.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.