Tajvano

Tajvano (ĉine: Táiwān, 臺灣 aŭ 台灣), antaŭe konata kiel Formozo (nomo donita de la portugaloj), oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine: 中華民國; pinjine: Zhōnghuá Mínguó; esperante: Ĉongĥua Minkuo) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio. En la angla: Republic of China Taiwan, aŭ ROC Taiwan.

Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato Respubliko Ĉinio. Por informoj pri la historia periodo ĝis Ĉina Popola Respubliko, vidu la artikolon Respubliko Ĉinio (1912-1949).
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tajvano (apartigilo).
臺灣
Táiwān
Tajvano
Respubliko Ĉinio

Detaloj Detaloj
Nacia himno:
《中華民國國歌》
Nacia Himno de Tajvano
《中華民國國旗歌》
Himno de la Nacia Flago
Nacia devizo: neniu
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tajpeo1
Oficiala(j) lingvo(j) tajvana norma ĉina lingvo, ĉina lingvo, Hakaa lingvo, Formozaj lingvoj, Hokla lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) ĉina (oficiala), hokla aŭ "tajvana", hakaa, aborigenaj lingvoj
Areo
% de akvo
35.980 kv. metroj km²
10,3 %
Loĝantaro 23.440.278 (2015)
Loĝdenso 636,3 loĝ./km²
Horzono UTC+08:00
Interreta domajno tw
Landokodo TW
Telefona kodo 886
Plej alta punkto Jadmonto
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Cai Yingwen
Ĉefministro Caj Ingwen
Ekonomio
Valuto Nova tajvana dolaro (TWD)

Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion. Ĝi, kun kelkaj aliaj insuloj, konsistigas Respublikon Ĉinion (Zhōnghuá mínguó, 中華民國), kiu fondiĝis en 1911.

Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj kaj la plej granda ekonomio ekstere de Unuiĝintaj Nacioj.

En la insulo Tajvano loĝis ĉefe tajvanaj praloĝantoj, indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la deksepa jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando de Tungningo establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.