Osetlingva Vikipedio

La osetlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la oseta lingvo.

Osetlingva Vikipedio
Retadreso os.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo oseta
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 09/12/2019
Artikolnombro 11766
Profundeco 84.7
Paĝoj 45136
Redaktoj 475364
Uzantoj 18944
Aktivaj uzantoj 28
Administrantoj 3
Dosieroj 179

La 6-an de januaro 2020 ĝi enhavas 11766 artikolojn.

La fondon de tiulingva Vikipedio influis Vikipedio en Esperanto, kies aktivulo Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005.

La osetlingva Vikipedio estis kelkfoje favore menciita en amaskomunikiloj de Osetio, inkluzive de nord-osetia televido. Ĝi tamen kreskas ne tre rapide, parte pro limigita uzo de la skriba oseta lingvo — por plejparto de etnaj osetoj la kutima skriba lingvo estas la rusa, eĉ se ili tre bone parolas la osetan.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.