Jean-Paul Sartre

Jean-Paul SARTRE, en Esperanto Ĵano-Paŭlo SARTRO (naskiĝis la 21-an de junio 1905 en Parizo, mortis la 15-an de aprilo 1980 en Parizo) estis filozofo kaj franca verkisto. Li estas la plej tipa reprezentanto de ateisma Ekzistadismo. Li estis amato de franca verkisto Simone de Beauvoir, kvankam ili neniam loĝis unu kun la alia, kaj ili komunikis per leteroj. Liaj verkaro kaj personeco markis la intelektualan kaj politikan vivon de Francio de 1945 ĝis la fino de la 1970-aj jaroj kaj transiris al la resto de Eŭropo kaj la mondo. Temas pri fekunda verkisto, fondinto kaj ĉefredaktoro de la revuo Les Temps modernes, li estas konata ankaŭ pro sia filozofia kaj literatura verkaro kaj pro siaj politikaj engaĝiĝoj, dekomence lige kun la Komunista Partio, kaj poste kun aliaj maldekstraj tendencoj en la 1970-aj jaroj.

Jean-Paul Sartre
Nobel-premiito

Sartre kaj Beauvoir
Persona informo
Naskonomo Jean-Paul Charles Aymard Sartre [#]
Naskiĝo 21-an de junio 1905 (1905-06-21)
en Parizo
Morto 15-an de aprilo 1980 (1980-04-15) (74-jara)
en 14-a arondismento de Parizo
Mortokialo edemo [#]
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Loĝloko Parizo Meudon La Rochelle Havro Laon [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Lycée Henri-IV Supera normala lernejo Cours Hattemer Gimnazio Louis-le-Grand Universitato de Parizo [#]
Subskribo
Familio
Patro Jean-Baptiste Sartre [#]
Amkunulo Simone de Beauvoir Michelle Vian Wanda Kosakiewicz Olga Kosakiewicz [#]
Profesio
Pseŭdonimo Jacques Guillemin [#]
Profesio dramaturgo epistemologo romanisto scenaristo biografo literaturkritikisto eseisto rezistobatalanto political writer existentialist ontologist verkisto filozofo pacaktivisto publikigisto intelektulo aŭtoro sociologo meteologo [#]
Laborkampo filozofio [#]
Honorigoj Nobel-premio pri literaturo Eugène Dabit populist novel award Honora Legio Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj

Lia verkaro enhavas eseojn kaj filozofiajn tekstojn, kiaj L'Être et le Néant (1943), la broŝuro L'existentialisme est un humanisme (1946) aŭ la Critique de la raison dialectique (1960), sed ankaŭ literaturajn tekstojn: kiaj noveloj (Le Mur), romanoj (La Nausée, Les Chemins de la liberté), teatraĵoj (Les Mouches, Huis clos, La Putain respectueuse, Le Diable et le Bon Dieu, Les Séquestrés d'Altona). Li publikigis ankaŭ biografiajn studojn pri nombraj artistoj kiaj Tintoretto, Mallarmé, Baudelaire, FaulknerJean Genet, krom ampleksa studo pri Gustave Flaubert, nome L'Idiot de la famille (1971-1972). Mallonga teksto, sed grava membiografia studo estas Les Mots (la vortoj), kiu rememorigas la dekunu unuajn jarojn de sia vivo.

Konstanta kaj fidela al siaj ideoj, li ĉiam malakceptis honorojn kaj rimarkinde malakceptis la proponon de la Nobel-premio de literaturo en 1964; elstara escepto estis la akcepto de la titolo de doktoro ''honoris causa'' el la Universitato de Jerusalemo en 1976. Lia privata rilato kun Simone de Beauvoir estas alia elemento de lia elstareco. Iliaj filozofioj, kvankam tre proksimaj, ne devas esti konfuzataj, eĉ se ambaŭ aŭtoroj influis unu la alian. Ankaŭ aliaj intelektuloj ludis gravan rolon en diversaj epokoj de lia vivo: kiaj ekzemple Paul Nizan kaj Raymond Aron, liaj samlernantoj ĉe la École normale supérieure de Parizo; Maurice Merleau-Ponty kaj Albert Camus en la jaroj de postmilito.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.