Irano

Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Mezoriento. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en la 16-a jarcento denove kreis ŝtaton. En la 19-a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.

جمهوری اسلامی ايران
Ĝomhuri-je Eslami-je Iran
Islama Respubliko Irano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Sorud-e Meli-je Ĝomhuri-je Eslami
Nacia devizo: استقلال آزادی جمهوری اسلامی
Esteklal, Azadi, Ĝomhuri-je Eslami
(Sendependeco, Libereco, Islama Respubliko)
Bazaj informoj
Ĉefurbo Teherano (12 mln)
Oficiala(j) lingvo(j) persa lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) persa (farsi)
azerbajĝana
kurda
baluĉa
araba
Plej ofta(j) religio(j) islamanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj
Areo
% de akvo
1 648 000 km²
0,7 %
Loĝantaro 75 149 669(censo de 2012)
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Horzono UTC+03:30
Interreta domajno ir
Landokodo IR
Telefona kodo 98
Plej alta punkto Damavando
Plej malalta punkto Kaspio
Politiko
Politika sistemo Islama Respubliko
Ŝtatestro Ali Ĥamenei
Ĉefministro prezidento Hasan Ruhani (2013)
Nacia tago 11-a de februaro (tago de revolucio)
Sendependiĝo 11-a de februaro 1979
Ekonomio
Valuto irana rialo (IRR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Irana Esperanto-Asocio

Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.