Fondaĵo Vikimedio

La Fondaĵo Vikimedio, ankaŭ Wikimedia Fondumo (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profitceka organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio.

Fondaĵo Vikimedio
Wikimedia Foundation, Inc.
Celo libera scio
Moto Imagu mondon en kiu ĉiu unuopa homo povas libere partopreni al la sumo de ĉiuj konoj. Tio estas nia engaĝiĝo.
Fondodato 20-a de junio 2003
Fondintoj Jimmy Wales
Lingvoj la angla
Retejo wikimediafoundation.org

Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.

Aktuale en 2015, en la Fondaĵo laboras pli ol 280 homojn, kun ĉiujaraj enspezoj pli ol 75 milionoj da dolaroj. Lila Tretikov gvidis la Fondaĵon ĝis marto 2016 kiel ĝia administra direktoro, kvankam la 26an de februaro 2016 ŝi sciigis sian eksiĝon efika 31 marto, kiel rezulto de la kontestata Knowledge Engine projekto de la WMF. Nuntempe, Katherine Maher estas plenuma direktoro post kiam Lila Tretikov eksiĝis, ekde la junio 2016.

Ekzistas la oficiala Esperata uzanto-grupo de Fondaĵo Vikimedio, kiu nomiĝas Esperanto kaj Libera Scio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.