Esperanto

Esperanto, origine la Lingvo Internacia, estas la plej disvastigita internacia planlingvo. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. Ĝi funkciis dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado kaj de arta kreipovo. En 2012, la lingvo fariĝis la 64-a tradukebla per Google TranslateEn 2016, la lingvo fariĝis tradukebla per Yandex Translate; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj kaj konataj en Hungarujo. La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Esperanto (apartigilo).
Esperanto
Lingvo Internacia
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
Parolata en almenaŭ 120 landoj; nenie oficiala lingvo
Parolantoj 2 000 000
Denaskaj parolantoj laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio
Reguligita de Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 eo
  ISO 639-2 epo
  ISO 639-3 epo
  SIL ESP
  Glottolog espe1235
Angla nomo Esperanto
Franca nomo espéranto
Specimeno

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

L. L. Zamenhof, Mia penso

 Prelego de Zamenhof en la 1-a monda kongreso de Esperanto en Bulonjo (1905)

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio. Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton.

La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj.

Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj.

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilanturkan.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.