Donald Trump

Donald John TRUMP [Donald Ĝon Tramp] (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estas la 45-a Prezidento de Usono, grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio). En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li ricevis preskaŭ tri milionojn malpliajn da voĉdonoj ol sia oponanto de la Demokrata Partio Hillary Clinton, sed venkis per rezulto 306 kontraŭ 232 elektant-voĉoj.

Donald Trump

Oficanta
Funkcio akceptita:
20-a de januaro 2017
Vicprezidento Mike Pence
Antaŭulo Barack Obama

Naskiĝo la 14-an de junio 1946(nun 1946-06-14)
en Novjorko, Novjorkio,  Usono
Politika partio Respublikano
Edz(in)o Melania Trump
Alma mater Universitato de Fordham
Universitato de Pensilvanio
Okupo politikisto
Religio presbiteriisto
Subskribo

La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektantoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per la elektantaro sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.

Li ekoficis kiel 45a Prezidento de Usono, la 20an de januaro 2017.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.