Feminismo

Feminismo (foje ankaŭ virinismoinismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendado de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj.[1][2] Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj en eduko kaj dungado. Feministo rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.[3]

Internacia tago de virinoj en Dako, Bangladeŝo, organizita de Virina Sindikato je la 8-a de Marto 2005.
Annie Kenney kaj Christabel Pankhurst petantaj virinajn balotrajtojn.
Membrinoj de feminisma movado Femen.

Feminisma teorio, kiu eliris el tiuj feminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitajn sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro.[4][5] Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifaj aŭ multkulturismaj formuladoj de feminismo.

Feminismaj aktivuloj kampanjas por la virinaj rajtoj - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kaj balotrajto - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalan salajron por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro al kontraŭkoncipiloj kaj aborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.[6][7] Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn for de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako.[8][9][10] Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj.[6][7][11] Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas tuŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.[12]

Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al feminismo estas virismo kaj maĉismoseksismo.

Feminisma teorio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Feminisma teorio.
Julia Kristeva en Parizo en 2008. La verko de Julia Kristeva influis feminisman teorion en ĝenerala kaj feminisma literaturscienco aparte.

Feminisma teorio estas la etendaĵo de feminismo en teoria aŭ filozofia diskurso. Ĝi planas kompreni la naturon de seksa malegaleco. Ĝi ekzamenas la sociajn rolojn de virinoj, sperton, interesojn, kaj feminisman politikon en gamo da kampoj, kiaj ekzemple antropologio kaj sociologio, komunikado, psikanalizo, ekonomiko, literaturo, eduko, kaj filozofio.[13] Dum ĝenerale disponigas kritikon de sociaj rilatoj, multe de feminisma teorio ankaŭ temas pri analizado de seksa malegaleco kaj la apogo al la interesoj de virinoj. Temoj esploritaj en feminismo inkludas diskriminacion, objektivigadon (aparte seksa objektivigado), subpremadon, patriarkecon,[4][5][14] stereotipigon, arthistorion[15] kaj nuntempan arton,[16][17] kaj estetikon.[18][19]

En la kampo de literaturscienco, Elaine Showalter priskribas la evoluon de feminisma teorio kiel havado de tri fazoj. La unuan ŝi vokas "feminisma kritiko", per kiu la feminisma leganto ekzamenas la ideologiojn malantaŭ literaturaj fenomenoj. La duan Showalter vokas "ginokritiko", per kiu la "virino estas produktanto de teksta signifo". La lastan fazon ŝi vokas "seksa teorio", per kiu la "ideologia surskribo kaj la literaturaj efikoj de la sekso/seksa sistemo estas esploritaj".[20]

Tio estis egalita en la 1970-aj jaroj fare de francaj feministinoj, kiuj evoluigis la koncepton de écriture féminin (kiu tradukiĝas kiel 'ina aŭ virineca skribo').[21] Helene Cixous argumentas ke skribo kaj filozofio estas falocentraj kaj kune kun aliaj francaj feministinoj kiaj ekzemple Luce Irigaray emfazas "skribon de la korpo" kiel subfosa praktikado.[21] La verko de Julia Kristeva, feminisma psikanalizistino kaj filozofo, kaj Bracha Ettinger,[22] artistino kaj psikanalizisto, influis feminisman teorion en ĝenerala kaj feminisma literaturscienco aparte. Tamen, kiel la akademiulo Elizabeth Wright indikas, "neniu el tiuj francaj feministoj akordigas sin kun la feminisma movado ĉar ĝi aperis en la anglalingva mondo".[21][23]

Movadoj kaj ideologioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Feminismaj movadoj kaj ideologioj.
Clara Zetkin en 1897.

Multaj koincidantaj aŭ preskaŭ koincidantaj feminismaj movadoj kaj ideologioj formiĝis tra la jaroj.

Liberala feminismo estas individuisma formo de feminisma teorio, kiu koncentras sin al la kapablo de virinoj bonteni sian egalecon per siaj propraj agoj kaj elektoj. Liberalaj feministoj argumentas, ke la socio false kredas, ke virinoj estas nature malpli intelekte kaj fizike kapablaj ol viroj; tial ĝi tendencas diskrimini kontraŭ virinoj en la akademio, la forumo, kaj la merkato. Liberalaj feministoj kredas, ke "virina subordigo radikas en aro de kutimaj kaj juraj limigoj, kiuj obstruas la eniron kaj sukceson de virinoj en la tiel nomata publika mondo." Ili strebas al seksa egaleco per politikaj kaj juraj reformoj.[24]

Marksisma feminismo estas skolo de feminismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ marksismaj feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.

Radikala feminismo estas vidpunkto en feminismo, kiu subtenas radikalan reordigon de la socio, kie vira supereco estas forigita en ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj kuntekstoj. Radikalaj feministoj klopodas aboli patriarkecon per defiado de ekzistaj sociaj normoj kaj institucioj, anstataŭ per pure politika procedo. Tio inkludas defion al la nocio de tradiciaj seksaj roloj, kontraŭon al la seksa objektigado de virinoj, kaj plivastigon de la publika konscio pri aferoj, kiaj seksperforto kaj perforto kontraŭ virinoj. Radikalaj feministoj lokas la radikan kaŭzon de la subpremado de la virino en patriarkecaj seksaj rilatoj, kontraŭe al juraj sistemoj aŭ klaskonflikto.

Intersekcisma feminismo (aŭ pluraneca feminismo), kiu evoluis el kritiko de radikala feminismo nome la "reviziisma feminisma teorio," studas la efektojn de samtempaj formoj de diskriminado, precipe rilate al neblankaj virinoj. Tiu teorio elmerĝiĝis el la historia malinkludo de nigraj virinoj, ne nur de la feminisma movado sed ankaŭ de la movado por la civilaj rajtoj de afrik-usonanoj, kaj subtenas la pretendojn de neblankaj virinoj, ke ili apartenas al ambaŭ tiuj politikaj sferoj. Kiel lesbana feminismo, nigra feminismo, postkolonia feminismo, kaj transfeminismo, la intersekca skolo disputas la ideon, ke virinoj estas kategorio de samuloj esence kunhavante la samajn vivajn spertojn kaj radikas en la konstato, ke blankaj mezklasaj virinoj ne servas kiel aŭtentika reprezentaĵo de la tuta feministaro. Rekonante, ke la formoj de subpremado, kiujn spertas blankaj mezklasaj virinoj, malsamas al tiuj spertataj de nigraj, malriĉaj, aŭ handikapaj virinoj, intersekcismaj feministoj klopodas kompreni la manierojn kiel sekso, raso, kaj klaso kombiniĝas por "determini la virinan sorton."

Ekzistas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado, ekde 2004.

Anarki-feminismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anarki-feminismo.
Emma Goldman, ofte konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo.

Anarki-feminismo kombinas anarkiismon kaj feminismon. Ĝi ĝenerale vidas patriarkecon kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarki-feministoj kredas, ke la lukto kontraŭ patriarkeco estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de feminisma luktado, kaj renverse. Laŭ L. Susan Brown, "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma". Anarki-feminismo aperas en individuismaj kaj sociemaj formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da sociemaj anarkiistoj en Eŭropo.

Anarki-feminismon inspiris aŭtoroj kaj teoriantoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiel la anarki-feministinoj Emma Goldman, Voltairine de Cleyre kaj Lucy Parsons. Dum la Hispana Enlanda Milito anarki-feminista grupo Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) organiziĝis por defendi kaj anarkiismajn, kaj feminismajn ideojn.

Anarki-feministoj kritikas la vidojn de iuj el la tradiciaj anarkiistaj teoriantoj kiel Pierre-Joseph ProudhonMiĥail Bakunin, ĉar tiuj ĉi vidis patriarkecon kiel malgrava problemo integra nur al kapitalismo, kiu malaperus kun ĝi. Kelkaj eĉ subtenis patriarkecon. Proudhon, ekzemple, vidis la familion kiel la plej baza unuo de socio kaj sia moraleco, kaj pensis, ke virinoj havas respondecon plenumi tradician rolon en ĝi.

Aliaj tendencoj

Kultura feminismo estas la ideologio de "ina naturo" aŭ "ina esenco" kiu klopodas revalidigi tion kion oni konsideras subvalorigitaj inaj atributoj.[25] Ĝi emfazas la diferencon inter viroj kaj virinoj sed konsideras ke la diferenco estas psikologia, kaj estas kulture konstruita pli ol biologie denaske.[26] Ties kritikistoj asertas, ke ĉar ĝi estas bazita sur esencisma vidpunkto de la diferencoj inter viroj kaj virinoj kaj defendas sendependecon kaj institucikonstruado, tio kondukis al feministoj retiriĝi el politiko al "vivo-stilo".[27] Kritikisto Alice Echols (feminisma historiisto kaj kultura teoriulo), konsideras, ke membro de Redstockings Brooke Williams estis kiu enkondukis la terminon "kultura feminismo" en 1975 por priskribi la senpolitikigon de radikala feminismo.[27]

Diferenca feminismo estis disvolvigita de feministoj en la 1980-aj jaroj, parte kiel reago al la "egaleca feminismo". Kvankam la diferenca feminismo ankoraŭ celas al egaleco, ĝi emfazas la diferencojn inter viroj kaj virinoj kaj argumentis, ke identeco aŭ sameco ne necesas por viroj kaj virinoj, kaj viraj kaj virinaj valoroj estu traktitaj egalece.[28] Kelkaj tendencoj de diferenca feminismo, por ekzemplo tiu de Mary Daly, argumentas, ke viroj kaj virinoj ne estas diferencaj kaj havas diferencajn valorojn aŭ diferencajn manierojn por sciaro, sed ke virinoj kaj iliaj valoroj estas superaj al tiuj de viroj.[29]

Ekofeminismo ligas ekologion kun feminismo. Ekofeministoj vidas la dominadon al virinoj kiel esence el la samaj ideologioj kiuj kondukas al la dominado de la medio. Okcidentaj patriarkecaj sistemoj, en kiuj viroj posedas kaj kontrolas la teron, estas vidataj kiel responsaj pri la subpremado de virinoj kaj detruado de la natura medio. Ekofeministoj argumentas, ke povaj viroj kontrolas la teron, kaj tiele povas ekspluati ĝin por siaj propraj profito kaj sukceso. En tiu situacio, ekofeministoj konsideras virinojn kiel ekspluatitaj de povaj virinoj por siaj propraj profito, sukceso kaj plezuro. Tiele ekofeministoj argumentas, ke kaj virinoj kaj la medio estas ambaŭ ekspluatitaj kiel pasivaj peonoj en la kurkonkurenco al la dominado. Ekofeministoj argumentas, ke la povaj homoj kapablas havi avantaĝon el ili distinge ĉar ili estas vidataj kiel pasivaj kaj ankaŭ senhelpaj.[30] Ekofeminismo konektas la ekspluatadon kaj dominadon de virinoj kun tiu de la medio. Kiel vojo al la reparado de sociaj kaj ekologiaj maljustecoj, ekofeministoj sentas, ke virinoj devas labori al la kreado de sana medio kaj la finigo de la detruado de la teroj al kiuj plej virinoj devas fidi por vivteni siajn familiojn.[30]

Ekofeminismo argumentas ke estas konekto inter virinoj kaj naturo kiu venas el ilia komuna historio de subpremado fare de patriarkeca okcidenta socio. Vandana Shiva postulas, ke virinoj havas specialan konekton kun la medio tra sia ĉiutaga interagado kun ĝi, kio estas ignorita. Ŝi diras, ke "virinoj en vivtenadaj ekonomioj, produktante kaj reproduktante riĉon en partnereco kun la naturo, estis espertuloj en sia propra rajto de holistika kaj ekologia sciaro de la naturaj procezoj. Sed tiuj alternativaj manieroj de sciaro, kiuj estas orientitaj al la sociaj profitoj kaj vivtenadaj necesoj ne estas agnoskitaj de la kapitalisma reduktisma paradigmo, ĉar ĝi malsukcesas percepti la interkonektecon de naturo, aŭ la konekton de la vivoj, laboroj kaj sciaroj de virinoj kun la kreado de riĉo."[31] Tamen, feminista kaj soci-ekologisto Janet Biehl kritikis ekofeminismon ĉar ĝi fokusis tro multe al mistikisma konekto inter virinoj kaj naturo kaj ne sufiĉe al la veraj kondiĉoj de virinoj.[32]

Postkolonia feminismotriamonda feminismo estas intersekcisma formo de feminismo, kiu evoluis kiel respondo al akuzita fokuso en la dominanta formo de feminismo nur pri la spertoj de virinoj en okcidentaj kulturoj. Postkolonia feminismo strebas inkludi en sia ekzamenado la manierojn, kiel rasismo kaj la longdaŭraj politikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj efektoj de koloniismo tuŝas neblankajn, neokcidentajn virinojn en la postkolonia mondo. Postkolonia feminismo originis kiel kritiko de feminismaj teoriistoj en evoluantaj landoj, rimarkante la universaligan tendencon de popularaj feminismaj ideoj kaj argumentante, ke virinoj, kiuj loĝas en neokcidentaj landoj, estas misreprezentataj.

Postkolonia feminismo argumentas, ke kiam oni uzas la terminon "virino" kiel universalan grupon, virinoj iĝas difinitaj nur laŭ sia sekso kaj ne laŭ socia klaso, raso, etno, aŭ seksa prefero. Postkoloniaj feministoj ankaŭ klopodas inkludigi la ideojn de indiĝenaj kaj aliaj triamondaj feminismaj movadoj en popularan okcidentan feminismon. Postkolonian feminismon ofte kritikas anoj de la dominanta formo de feminismo laŭ la rezono, ke ĝi malfortigas la pli vastan feminisman movadon per divido de ĝi. Ĝi ofte estas kritikata ankaŭ en la postkolonia mondo pro akuzitaj propraj okcidentaj biasoj.[33]

Socialismo kaj Marksismo

Socialisma feminismo konektas la subpremadon de virinoj al marksismaj ideoj pri ekspluatado, subpremado kaj laboro. Socialismaj feministoj vidas malegalecon stari kaj en la laborloko kaj en la hejma sfero kiu tenas virinojn suben.[34] Socialismaj feministoj vidas prostituadon, hejman laboron, filzorgon kaj geedzecon kiel vojoj en kiuj virinoj estas ekspluatataj de patriarkeca sistemo kiu senvalorigas virinojn kaj la substancan laboron kiun ili faras. Socialismaj feministoj fokusas siajn energiojn al malproksimaj ŝanĝoj kiuj tuŝas al socio kiel tuto, pli ol al individua bazo. Ili vidas la neceson labori kun ne nur viroj sed ankaŭ kun aliaj grupoj, ĉar ili vidas la subpremadon de virinoj kiel parto de pli granda modelo kiu tuŝas ĉiun enmetitan en la kapitalisma sistemo.[35]

Marx sentis, ke kiam klassubpremado estos superita, ankaŭ ĝenra subpremado foriros;[36] tio estas Marksisma feminismo. Kelkaj socialismaj feministoj, multaj de la feminisma movado "Radical Women" kaj de la "Freedom Socialist Party", indikas al la klasikaj marksismaj verkoj de Friedrich Engels[37] kaj de August Bebel[38] kiel forta klarigo de la ligilo inter ĝenra subpremado kaj klas-ekspluatado. Por kelkaj aliaj socialismaj feministoj, tiu rigardo al la ĝenra subpremado estas naiva kaj multo de la verkaro de socialismaj feministoj iris al separado de ĝenraj fenomenoj el klasfenomenoj. Kelkaj kontribuantoj al socialisma feminismo kritikis tiujn tradiciajn marksismajn ideojn ĉar estis ege silentaj pri ĝenra subpremado escepte por inkludi ĝin sub pli larĝa klasa subpremado.[39]

Fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento, kaj Clara Zetkin kaj Eleanor Marx estis kontraŭ la demonigo de viroj kaj subtenis proletaran revolucion kiu superis tiom multajn maskl-femalajn malegalecojn kiel eble.[40] Ĉar ilia movado jam havis la plej radikalajn postulojn de la egaleco de virinoj, plej marksismaj estroj, kiel Clara Zetkin[41][42] kaj Aleksandra Kolontaj[43][44] kontraŭmetis marksismon kontraŭ feminismo, pli ol klopodi kombini ilin.

Gravaj virinoj

El la historio de feminismo inter alie elstaras:

Kontraŭfeminismo

En la historio, kaj tra malsamaj kulturoj, kontraŭfeminismo havis diversajn formojn. Ekzemple, okcidentaj kontraŭfeministoj en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento rezistis la virinan balotrajton, kaj kelkaj okcidentaj grupoj ankoraŭ kontraŭstaras tion, kiaj la novreakcio kaj la usonaj prakonservistoj. Postaj kontraŭfeministoj kontraŭstaras rajton al egalaj salajroj, rajton al vire malaprobitaj sanaj operacioj, kaj aliajn egalajn rajtojn.[45][46] Sed kontraŭstarado de egalaj rajtoj povas esti farata ankaŭ de revoluciemaj feministoj (ĉefe anarki-feministoj; ne konfuzu ilin kun radikalaj feministoj), ekzemple Emma Goldman dum la frua 20-a jarcento, pro tio, ke ili ne volas partopreni en la sistemo, kiun ili opinias la radiko de la subpremado de virinoj. Simile, kontraŭstarado de egalaj salajroj povas radiki en la rezono, ke laboristoj rajtas ricevi ĉiom da la profitoj de sia propra laboro, do salajroj estu abolitaj anstataŭ egaligitaj.[47]

Demografio

Laŭ enketo de 2014 de Ipsos kiu kovris 15 disvolvigitajn landojn, 53 procento de respondintoj identigis sin kiel feministoj, kaj 87% konsentis, ke "virinoj estu egale traktitaj al viroj en ĉiuj areoj bazitaj sur ilia kompetenteco, ne sur ilia ĝenro". Tamen, nur 55% el virinoj konsentis, ke ili havas "plenan egalecon kun viroj kaj liberon por atingi plenajn sonĝojn kaj aspirojn".[48] Kunprenitaj, tiuj studoj respegulas la gravon diferenci inter postulado de "feminisma identeco" kaj subtenado de "feminismaj sintenoj aŭ kredoj."[49]

Usono

Laŭ enketo de 2015, 18 procento de usonanoj konsideras sin feministoj, dum 85 procento informis, ke ili kredas en "egaleco por virinoj". Spite la popularan kredon en egalaj rajtoj, 52 procento ne identigis sin kiel feministo, 26 procento estis necerta, kaj kvar procento​ ne havigis respondon.[50]

Kovrilpaĝo de la n-ro 39, aŭtuno 2015 de la esperantlingva feminisma revuo Femina.

Sociologia esplorado montras ke en Usono pliiĝantaj edukaj atingoj estas asociaj kun pli granda subteno por la feminismaj aferoj. Aldone, politike liberalaj personoj pli verŝajne subtenas feminismajn idealojn kompared kun tiuj kiuj estas konservismaj.[51][52]

Britio

Laŭ nombraj enketoj, 7 procento de Britoj konsideras sin feministoj kaj 83% diras, ke ili subtenas egalecon de oportunoj por virinoj – tio inkludis eĉ pli altan subtenon el viroj (86%) ol el virinoj (81%).[53][54]

Publikaĵoj

En Esperanto regule aperadas la feminisma revuo Femina.

Krome ekde 2014 ekzistas la blogo Egalecen, kiu "celas blogi pri pluraneca feminismo en Esperanto."[55]

Organizoj

Artikolo de Enciklopedio de Esperanto



Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Feminismo. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E. Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t. n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t. e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝis Unuiĝo de E-istaj Virinoj. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al Ligo de Patrinoj kaj Edukistinoj pro ties propagando per flugfolioj E-lingvaj, kaj monon al Int. Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco. Plej gravaj estas la laboroj de la franca grupo, sekcio de UDEV. Forta estis la financa kaj morala helpo de Marcelle Tiard (mortinta en 1931). Ŝia ĉefa kunlaborantino M. Borel ofereme daŭrigas la komunan agadon, uzante sian influon en virinaj rondoj por sukcesigi E-n. (Ekz. mendis E-lingvajn glumarkojn por 1500 fr. eldonitajn de la Ligo de Virinoj antaŭ la Konferenco de Senarmigo.) La Ligo mem subtenis M. Borel en ŝiaj klopodoj oficialigi E-n ĉe la int. kongreso de la Ligo dum 1932, 20 diverslingvaj delegitoj jam subskribis la proponon kaj nur pro lertaj manovroj ktp. E ankoraŭ ne sukcesis, sed la propono estos ripetata je la unua taŭga okazo. UDEV tiam morale kaj finance subtenas la militrezistantojn. (Ligo Einstein) r. UDEV. AMALIA BERGER.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Feminism – Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. merriam-webster.com. Alirita 12a Junio 2011.
  2. Definition of feminism noun from Cambridge Dictionary Online: Free English Dictionary and Thesaurus. dictionary.cambridge.org. Alirita 12a Junio 2011.
  3. (june 2012) Oxford English Dictionary. Oxford University Press. (Difino de nomo. Subskribo eble postulata.)
  4. Chodorow, Nancy. (1989) Feminism and Psychoanalytic Theory. New Haven, Conn.: Yale University Press. ISBN 978-0-300-05116-2.
  5. (1977) 'In a Different Voice: Women's Conceptions of Self and Morality'”, Harvard Educational Review 47 (4), p. 481–517. Alirita 8a Junio 2008.. 
  6. (March 1992) “Feminism in Any Other Name”, Differences 6 (2–3), p. 30. 
  7. Messer-Davidow, Ellen. (2002) Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse. Durham, N.K.: Duke University Press. ISBN 0-8223-2843-7.
  8. Echols, Alice. (1989) Daring to Be Bad: Radical Feminism in America, 1967–1975. Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 0-8166-1787-2.
  9. Cornell, Drucilla. (1998) At the Heart of Freedom: Feminism, Sex, and Equality. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02896-5.
  10. Campaign: Stop Violence against Women.
  11. Price, Janet; Shildrick, Margrit. (1999) Feminist Theory and the Body: A Reader. New York: Routledge. ISBN 0-415-92566-5.
  12. HOOKS, bell. (2000) Feminism Is for Everybody: Passionate Politics. Cambridge, Mass.: South End Press. ISBN 0-89608-629-1.
  13. Brabeck, M. kaj Brown, L. (kun Christian, L., Espin, O., Hare-Mustin, R., Kaplan, A., Kaschak, E., Miller, D., Phillips, E., Ferns, T., kaj Van Ormer, A.) 'Feminist theory and psychological practice', wn J. Worell kaj N. Johnson (eld.) Shaping the future of feminist psychology: Education, research, and practice (Washington, D.C.: American Psychological Association, 1997), pp.15-35
  14. Lerman, Hannah, Feminist Ethics in Psychotherapy (Springer Publishing Company, 1990) ISBN 978-0-8261-6290-8
  15. Pollock, Griselda. Looking Back to the Future: Essays on Art, Life and Death. G&B Arts. 2001. ISBN 90-5701-132-8
  16. de Zegher, Catherine. Inside the Visible. Massachusetts: MIT Press 1996
  17. Armstrong, Carol and de Zegher, Catherine. Women Artists at the Millennium. Massachusetts: October Books / MIT Press 2006. ISBN 0-262-01226-X
  18. Arnold, Dana kaj Iverson, Margaret (Eds.). Art and Thought. Blackwell. 2003. ISBN 0-631-22715-6
  19. Florence, Penny and Foster, Nicola. Differential Aesthetics. Ashgate. 2000. ISBN 0-7546-1493-X
  20. SHOWALTER, Elaine. (1979) “Towards a Feminist Poetics”, Women Writing about Women. Croom Helm, p. 25–36. ISBN 978-0-85664-745-1.
  21. Wright, Elizabeth. (2000) Lacan and Postfeminism (Postmodern Encounters). Icon Books. ISBN 978-1-84046-182-4.
  22. Ettinger, Bracha, 'The Matrixial Borderspace'. (Essays from 1994-1999), University of Minnesota Press 2006. ISBN 0-8166-3587-0.
  23. KRISTEVA, Julia. (1986) The Kristeva reader. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-06325-3.
  24. Tong, Rosemarie. 1989. Feminist Thought: A Comprehensive Introduction. Oxon, United Kingdom: Unwin Human Ltd. Ĉapitro 1
  25. Alcoff, Linda (Spring 1998). "Cultural Feminism Versus Post-Structuralism: the Identity Crisis in Feminist Theory". Signs. The University of Chicago Press. 13 (3): 405–436. doi:10.1086/494426. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174166. Alirita la 13an de decembro 2019.
  26. Kramarae, Cheris; Spender, Dale (2000). Routledge international encyclopedia of women: global women's issues and knowledge. New York: Routledge. p. 746. ISBN 0415920906.
  27. Taylor, Verta; Rupp, Leila J. (Autumn 1993). "# Women's Culture and Lesbian Feminist Activism: A Reconsideration of Cultural Feminism". Signs. The University of Chicago Press. 19 (1): 30. doi:10.1086/494861. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174744.
  28. Voet, Rian (1998). Feminism and Citizenship. SAGE Publications Ltd.
  29. Tandon, Neeru. Feminism: A Paradigm Shift. p. 68.
  30. MacGregor, Sherilyn. (2006) Beyond mothering earth: ecological citizenship and the politics of care. Vancouver: UBC Press. ISBN 0-7748-1201-X.
  31. Shiva, Vandana (1988). Staying alive: women, ecology and development. London: Zed Books. ISBN 978-0-86232-823-8.
  32. Biehl, Janet (1991). Rethinking eco-feminist politics. Boston, Massachusetts: South End Press. ISBN 978-0-89608-392-9.
  33. Chatterjee, Sushmita (2016-02-01). What Does It Mean to Be a Postcolonial Feminist? The Artwork of Mithu Sen”, Hypatia (en) 31 (1), p. 22–40. doi:10.1111/hypa.12225. 
  34. Monstrous Domesticity by Faith Wilding. Alirita 31a de majo, 2007.
  35. Ehrenreich, Barbara. What is Socialist Feminism, en WIN Magazine, 1976.
  36. Marx, Karl, Capital tradukita de B. Fowkes (Penguin Classics, 1990), (ISBN 978-0-14-044568-8).
  37. Engels, Friedrich. (1972) The origin of the family, private property, and the state, in the light of the researches of Lewis H. Morgan. New York: International Publishers. ISBN 978-0-85315-260-6.
  38. Bebel, August. Woman Under Socialism. University Press of the Pacific. ISBN 978-1-4102-1564-2.
  39. (Summer 1986) “Feminism and Class Politics: A Round-Table Discussion”, Feminist Review (23), p. 17. doi:10.2307/1394718. 
  40. Stokes, John. (2000) Eleanor Marx (18551898): life, work, contacts. Aldershot: Ashgate. ISBN 978-0-7546-0113-5.
  41. Zetkin, Clara On a Bourgeois Feminist Petition (1895).
  42. Zetkin, Clara Lenin on the Women's Question.
  43. Kollontai, Alexandra The Social Basis of the Woman Question (1909).
  44. Kollontai, Alexandra Women Workers Struggle For Their Rights (1919).
  45. FORD, Lynne E.. (2009) Encyclopedia of Women and American Politics, p. 36. ISBN 978-1-4381-1032-5.
  46. Maddux, Kristy, "When patriots protest: the anti-suffrage discursive transformation of 1917", Fall 2004, paĝoj 283–310.
  47. MARSHALL, Peter. (1992) Demanding the impossible : a history of anarchism, p. 409. ISBN 0-00-217855-9.
  48. . Can Men Be Feminists Too? Half (48%) of Men in 15 Country Survey Seem to Think So (2014). Alirita 26a de aŭgusto 2016.
  49. (October 2012) “Sociological Research on Feminism and the Women's Movement: Ideology, Identity, and Practice”, Sociology Compass 6 (10), p. 823–832. doi:10.1111/j.1751-9020.2012.00484.x. 
  50. Allum, Cynthia, "82 percent of Americans don't consider themselves feminists, poll shows", The New York Times, 9 April 2015. Kontrolita 26a de aŭgusto 2016.
  51. (23 November 2015) “Race, Ethnicity, Sexuality, and Women's Political Consciousness of Gender”, Social Psychology Quarterly 78 (4), p. 365–386. doi:10.1177/0190272515607844. 
  52. (15a de novembro 2016) “Intersectional Masculinities and Gendered Political Consciousness: How Do Race, Ethnicity and Sexuality Shape Men's Awareness of Gender Inequality and Support for Gender Activism?”, Sex Roles 77 (3–4), p. 141–154. doi:10.1007/s11199-016-0702-2. 
  53. Attitudes to Gender in 2016 Britain – 8,000 Sample Study for Fawcett Society (angle) (2016-01-18). Alirita 2019-06-28.
  54. Sanghani, Radhika, "Only 7 per cent of Britons consider themselves feminists", The Telegraph, 2016-01-15. (en-GB)
  55. Egalecen - "Pri ni"

Bibliografio

  • Assiter, Alison (1989). Pornography, feminism, and the individual. London Winchester, Mass: Pluto Press. ISBN 9780745303192.
  • DuBois, Ellen Carol (1997). Harriot Stanton Blatch and the Winning of Woman Suffrage. New Haven, Conn.: Yale University Press. ISBN 978-0-300-06562-6.
  • Flexner, Eleanor (1996). Century of Struggle: The Woman's Rights Movement in the United States. The Belknap Press. ISBN 978-0-674-10653-6.
  • Friedan, Betty (1997). The Feminine Mystique. New York: Norton. ISBN 9780393040494.
  • Goodman, Robin Truth (2010). Feminist Theory in Pursuit of the Public: Women and the 'Re-Privatization' of Labor. New York: Palgrave Macmillan.
  • Hewlett, Sylvia Ann (1986). A Lesser Life: The Myth of Women's Liberation in America. First ed. New York: W. Morrow and Co. ISBN 0-688-04855-2
  • Holt, Douglas; Cameron, Douglas (2010). Cultural Strategy: Using Innovative Ideologies to Build Breakthrough Brands. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-958740-7.
  • Lyndon, Neil (1992). No More Sex Wars: The Failures of Feminism. London: Mandarin, 1993, cop. 1992. ISBN 0-7493-1565-2
  • Richards, Janet Radcliffe (2013). The sceptical feminist: a philosophical enquiry. London: Routledge. ISBN 9780415637060.
  • Stansell, Christine (2010). The Feminist Promise: 1792 to the Present. ISBN 978-0-679-64314-2.
  • Steichen, Donna (1991). Ungodly Rage: the Hidden Face of Catholic Feminism. San Francisco, Calif.: Ignatius Press. ISBN 0-89870-348-4
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Feminism en la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.